Kurgana hipotezo

Mapo de hindeŭropaj migradoj de ĉ. 4000 al 1000 aK. laŭ la Kurgana modelo. La magenta areo respondas al la supozita prahejmo (Samara kulturo, kulturo Srednij Stog). La ruĝa zono respondas al la areo, kie setlis hindeŭropa-parolantoj ĝis ĉ. 2500 aK kaj la oranĝa areo de 1000 aK

La Kurgana hipotezo (ankaŭ konata kiel la Kurgan-teorioKurgan-modelo) estas la nun vaste akceptita propono por identigi la pra-hindeŭropan patrujon, el kiu disvastiĝis la hindeŭropa lingvaro tra Eŭropo kaj partoj de Azio. La termino devenas de la rusa kurgan (курган) kaj signifas tumultombon aŭ entombigan tumulon.

La Kurgan-hipotezo estis unue formulita en la 1950aj jaroj de Marija Gimbutas, kiu uzis la terminon por grupigi la diversajn kulturojn, inkludante la Jamna-kulturon kaj ties antaŭulojn. David Anthony anstataŭe uzas la kernon de la Jamna-kulturo kaj ties rilaton kun aliaj kulturoj, kiel punkton de referenco.

Marija Gimbutas difinis la Kurgan-kulturon, kiel kunmetitan de kvar sinsekvaj periodoj, kun la plej frua (Kurgan I) inkludante la Samaran kaj Seroglazovan kulturojn de la regiono Dnepro-Volgo en la kupra epoko (frua 4-a jarmilo aK.). La homoj de tiuj kulturoj estis nomadaj paŝtistoj, kiuj laŭ la modelo, de la frua 3-a jarmilo aK. ekspandis tra la Pontia-Kaspia stepo kaj al Orienta Eŭropo.

Tri genetikaj studoj en 2015 donis apogon al la Kurgan-teorio de Gimbutas, koncerne la hindeŭropan prahejmon. Laŭ tiuj studoj, haplogrupoj R1b kaj R1a, nun la plej komuna en Eŭropo (R1a same estas komuna en suda Azio) disvastiĝis de la rusaj stepoj, kune kun la hindeŭropaj lingvoj. Ili ankaŭ detektis aŭtosoman komponanton ĉeestantan en modernaj eŭropanoj, kiu ne ĉeestis en la neolitikaj eŭropanoj, kiu estis enportita kun la patraj linioj R1b kaj R1a, tiel kiel hindeŭropaj lingvoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search